Enketo (Ipsos 2007-05-06) post la dua baloto por la elektado de
prezidento en Francio montras la sociologian konsiston de la
vochdonintoj. Estis vochdono lau klasika skemo en
Francio kun elekto inter la dekstra kaj maldekstra kampoj.
Nicolas Sarkozy por la dekstro trovis larghan plimulton che la 25-43-
jaruloj kaj la pli ol 60-jaruloj. Li ankau signife gajnis che la
agrikulturistoj, metiistoj kaj komercistoj, sed nur kun eta plimulto
che la superaj kadroj kaj liberalaj profesiuloj.
Ségolène Royal por la maldekstro atingis plimulton che la laboristoj
kaj estis apenau pli sukcesa ol sia kontrauulo che la mezaj
profesiuloj kaj la oficistoj. Shi atingis bonajn rezultojn en la
antauurboj, sed shi regajnis nur parte la popolajn kategoriojn
perditajn de Lionel Jospin en 2002.
54% de la laboristoj vochdonis por la socialista kandidatino. Oni
kelkfoje audas la aserton ke la laboristoj proteste vochdonas por la
dekstro kaj la ekstremdekstro (ekzemple por Le Pen en 2002), char ili
havas la impreson ke la socialista partio ne plu defendas ilin, sed la
mezklasulojn. La nunaj ciferoj relativigas chi tiun aserton.
Trackback url :: http://amelano.net/trackback/459



댓글을 달아 주세요