권정생 pensas ke servado(섬김, 모심) estas sola valora formo de homa agado. Li rifuzas laboro kaj pensado. Kampara labora esas servado laŭ lia penso.
Marx vidas transformon de servado al fabrika laboro. Kompreneble li anticipas la ebleco transformiĝi de fabrika laboro al scienca-intelekta laboro, k.e, nemateriala laboro.
Deleuze rifuzas fabrika laboro kiel formo de kapitalo. Li pensas ke kreada agado ekzemple arto, scienco, filozofio, estas sola valora formo de homa agado.
Negri kaj Virno vidas la tendenco transformiĝi de fabrika laboro al neintelekta laboro.
Ĉi tie laboro konektiĝas al vivo.

Studu ĉi subjekton pli.
[Enkonduko: Mi skribis suban artikolon kiel la kontraŭa respondo al la kritikado de Ralph Dumain. Li diras ke sia artikolo titolita "Filozofio en Esperantujo - cu blogo blagas?" estas SEVERA kritiko de la filozofiado de blogisto Amelano. Tamen legantoj sentiĝos, ju pli la klopodo de kritiko iĝas severe des pli ĝi ŝanĝiĝas al RIDINDIGA gesto.]

Nia maljuna kavaliro Ralph Dumain ankaŭ hodiaŭ impetas al Amelano, kiu "kombinas ĉiujn ĝenajn trajtojn de esperantisma kulteco kaj eskapismo, politika sektismo kaj utopiismo, kaj filozofia modeco kaj stulteco." Tra lia kuraĝega tamen tro malnova okulo, Amelano ŝajnas kiel "kombinado" aŭ "kaĉo" de "stulta filozofio, maldekstrismo, kaj esperantismo." Sed lia okulo ankoraŭ ne perfekte fuŝiĝis. Ĉar lia okulo distingas en la kaĉo du elementojn, ekz. Deleuze kaj Negri.

Tamen tro kuraĝante, li sen singardo tranĉas per lia longan glavo la du filozofojn. Certe laŭ lia imago ili estus specoj de postmodernismo, postuloj de reakcia vitalismo de Nietzche, tial reprezentantoj de politikaj dekstruloj. Kaj bedaŭrinde lia Amelano certe veneniĝis per la fekaĵoj de ili, kiuj elverŝiĝas el Francio.

Nia usona kavaliro Ralph ripete recitas la vorton de "reala mondo".  Ekzemple li diras, kvankam teorio devas respondeci "pri la reala mondo", filozofioj de Deleuze, Negri, kaj Amelano ne povas tiel. Laŭ lia simpla kaj malnovega okulo, ilia filozofio "starigas la politikigon de metafizikaj konceptoj kaj la metafizikigon de politikaj konceptoj".

Do, en fakto, kio estas la reala mondo, kiu konsideriĝas per nia kavaliro Ralph kiel la sole grava objekto de teoria analizado? Bedaŭrinde ni ne povas trovi la klarigon pri ĝi. Sen pensi pri lia armeo, li nur svingas la koncepton. Kompatinde, nia kavaliro!  Do, por diskuti kun li, ni meme devas ellabori la propran koncepton de "reala mondo" per tio, kion vi kontraŭas. Li kontraŭas vitalismon, obskurantismon, virtualaĵojn, fantaziojn, metafizikaĵojn. Unuvorte, lia reala mondo estas la "empiria mondo" laŭ lia esprimo. Tial li kontraŭas abstraktecan metodon, intuicion ktp. Ĉar por analizi empirian mondon, okulo, kiu estas la organo de percepto, estas sufiĉe. Kial ni devas pensi, afekti, intuici nekomforte kaj malfacile la metafizikaĵojn? Lia teorio  estas ne iu por pensi kaj kreadi sed iu por vidi kaj apliki kaj insulti kaj puni. Alivorte lia teorio estas por leĝdoni. Do, lia artikolo pleniĝas de fietikedoj vokanta "-ismojn", insultaj vortoj, enuaj ripetoj. La teorio de nia kavaliro Ralph ĉiam funkcias por haltigi pripensado, por redukti novaĵojn al malnovaĵojn, por nuligi la potencon de kreado. Alivorte lia pensmaniero estas ĵuste la maniero de burokratoj ne nur kapitalistaj sed ankaŭ socialistaj.

Por ĉi tio, ege mirinde, li entiras forte Markson al lia flanko kaj arbitre uzas pensadon de Markso laŭ sia gusto. Kiu estas la homo, kiu ne povas trovi abstraktecan metodon ĉe Markso? Jene pensu la koncepton de valoron de Markso. Nia kompatinda kavaliro, kara estimata Ralph, ĉu vi povas trovi valoron en "empiria mondo"? Kie estas ĝi? Fakte valoro ne povas troviĝi en la nivelo de empiria mondo. Markso diris ke ne nur okulo sed ankaŭ mikroskopo ne povas helpi nin trovi valoron en empiria mondo. Nur povo de abstraktigo helpos nin trovi ĝin laŭ Markso, ĉu ne, kara nia kavaliro Ralph?

La nevidebla kaj nepalpebla kampo de valoro determinas  la empirian fenomenon de prezo. Returne, la mondo de laboro, kiu dividiĝas inter ŝanĝvaloro kaj uzadvaloro, determinas la mondo de valoro. Kaj krome, returne, la laboro estas la kapitalistiĝita parto eltirita el la homarana vivo. Sendube kvankam ni devas analizi nian empirian  mondon, sed sen trovi la vojon al la alia virtuala mondo, kiu determigas pli surpraĵan nivelon, ni nepre ne analizi efektive la empirian mondon.

Reala mondo nepre ne reduktiĝi al la "empiria", "konkreta", neobskura klara reala mondo de kavaliro Ralph. Nur la spirito, kiu "veneniĝis" de la kapitalisma moderneco, povas nesingarde dirus ke reala mondo estas nur empiria klara konkreta mondo! La industria laboro, kiu funkciiĝas laŭ la fizika kaj kemia leĝo, faris nin havi tian vizion. Tamen hodiaŭa industrio montras perfekte alian aspekton. Hodiaŭaj laboristoj traktas lingvojn, afektojn, informojn, fantaziojn, konadojn, komunikadojn, homajn rilatojn ktp kiel iliaj laborobjektojn. Alia vidpunkto por pensi nian vivon kaj laboron estas nepre bezonanta en ĉi situacio. Negri kaj Deleuze kaj aliaj filozofoj, kiu pensas novajn fenomenojn tra novajn perspektivojn, helpas nin plenumi ĉi tiun taskon. Jene nia kavaliro Ralph kuraĝe obtaklas nian vojon al antaŭen, starigante kaj svingante sian rustan glavon.

Kara estimata kavaliro Ralph,
Bonvole, pensu per via nuna korpo sendepende de memoro. Cetere vi havus cerbo kaj koro.
Bonvole, ne ripetu la malnovan tradicia(=aŭtoritateca) materialisman formulojn.
Nepensi kaj malpensi esas la plej grava krimo kontraŭ nuntempaj homaranoj kaj aliaj vivaĵoj en nia epoko.
Bonvole ne agadu kiel leĝdonantoj kaj maldekstraj burokratoj. Tia agadmaniero faros vin foriĝi de novan deneraciojn.
Hodiaŭe novigado kaj kreado de niaj teorioj estas centoble pli grava ol la aplikado de estintaj formulojn.

Bovenigante la konstruadon de via blogo, kaj esperante ke la blogado iĝos kiel eksperimenta ĉambro de via pensado.

Amelano Ĵo(Ĵoe Ĵeong Huan; 조정환)


PS: Ralph Dumain priskribas ke mi ne traktas realan aferojn. La nombro de artikolojn en la blogado povas fari tian misimpreson. Kompreneble la kerna problemo estas la pensmaniero, kiu konsideras filozofion kiel ne reala. Tamen mi volas adicii jene ke mia blogado estas unu parto de mia tuta agado. Mi skribas jam 3 librojn, kiujn analizas nuntempan aktualan novliberalisman mondon kaj kontraŭajn movadojn el subo. Tio estas titolita kiel <Tutmonda Imperio>(2002), <Spartakuso en la 21a Jarcento>(2002), <Kritiko al Imperia Maŝino>(2006). Kaj mi skribas unu libron pri la politika filozofio de Antonio Negri titolita <AUTONOMIA>(2003). Mia esperanta blogado kompensas miajn oficialajn skribadojn kiuj fariĝas ĉefe en korea lingvo.




Legi 2007/03/13 22:39

Kanto per Deleuze

Hodiaŭ ni, membroj de Deuleuze-seminario, ekiris kunlegi "Kritika Filozofio de Kanto"-n de Deleuze.
Jene Deleuze legas Kanto kiel la teoriisto de fakultado(kapablo).
Per Deleuze, la konceptoj de ekkono, deziro, plezuro aŭ agoro taktiĝas kiel diversaj specoj da kapabloj.
Laŭ mia penso Deleuze subvertas Kanto-n. Kapabloj de ekkono kaj deziro funkcias trascende, alivorte sendepende de spertoj. Tamen ili povigis la spertojn.
Do rezono, intelekto, imagpovo kun sentpovo estas transcendaj kapabloj, kiu sendependas de sperta aktualeco, samptempe kapablas la sperton.
Dum lasta 2 monatoj, mi kaj mia kolegoj tralegis BERGSONISME de Gille Deleuze.

En tiu ĉi libro, virtualeco aperis kiel la malfermita totaleco kaj la planedo de kunestado. Virtualeco esprimas sin per aktualeco. Tiel, aktualeco estas la maniero, per kio virtualeco malfermas sin kaj kreas novaĵoj. Ekzemple, muziko ne enkondukas al ni ian senton, sed enkonduki nin al sento.

Ege grava instrukcio estas ĉi tie. Ĝi estas ke ni ne havas aliajn manierojn escepte aktualitigo aŭ diferencigo por esprimi virtualecon.  Institucio estas la metodo ensidi rekte en virtualeco, alivorte memoro, daŭrigo, vivo(elan vital) ktp. Institucio estas ne kontemplado sed aktivado. Certe Bergson-es metodo estas 'mistikismo'. Ĉar ne racio sed institucio plenumas kernan rolon kaj racio estas uzata kiel la maniero de institucio. Tamen, Ke ni legas Bergson-on kiel ĝenerala mistikisto estas erara. Prefere lia mistikismo ŝajni idealismo ja proksimumas al materialismo en ia senco.





Filozofio de Deleuzo estas kompleksa. Do multaj homoj diris ke li estas malfacila. Tamen en lia filozofio, ni povas trovi tre simplan pensmanieron. En ĉia loko de lia libro, li uzis tiu ĉi tri tavolan logikon. Kompreneble kelkaj transformoj aperis ĉiam. Alivorte, konceptaj karakteroj aperis sur alian ŝminkon. Kio estas la tri tavoloj? Faru danĝeran simpligon konsciante ke ni ne povas apliki tian simplan skemon rekte en ĉiu kazo aŭ situacio.

1.ontologio

♦virtualeco-ebleco-aktualeco
♦multifaldo(multiplicity)-aparteco[dividuo]-individuo
♦ideo-intenseco-individueco
♦substanco-eco-modo

2.teorio de tempo

♦estonteco-pura estinteco-estanteco
♦eterneco-(memoro-kutimo)-estanteco

3.teorio de lingvo kaj koncepto

♦pasvorto-( )-mendvorto
♦ebeno de imanenteco-(pensi-koncepto[tranĉi-problemo-iĝo])-mi[dubi-pensi-esti]

4.teorio de senco

♦virtuala korpo-(evento-serioj[disjunkcio-konekto-konjunkcio]-senco)-propozicio

5.teorio de senso

♦potenco-(ritmo-senso)-bildo[aplato-konturo-figuro]

6.teorio de socio

♦korpo sen organo-(tavoloj-abstrakta maŝino)-socio
♦elteritoria fluo-(kapitalo-imperio)-teritorio

7.teorio de subjekto

♦ekstero-tavoloj[pova tavolo-kona tavolo]-pli(subjektiĝo)

8.teorio de politiko

♦fluo-linio de flugo-suvereno

9.teorio de etiko

♦pasio[malĝojo-ĝojo]-aktivo[ĝojo-komuna nocio]-virto[beno-savo] (Komprenu en reversa ordo)
♦imago-racio-intuicio

En ĉia linioj konsisti tri terminoj, kiel du fostoj rilatas?
Unuvorte ili denove faldas kaj ligiĝas.
Ne nur linio sed ankaŭ rondo.
La potenco fluas kvazaŭ la bildo de koro.

Aldone, tiuj povas kompariĝi al teorio de valoro de Markso. En ĝi kuŝas ankaŭ la koncepto de tri tavolaj pensmaniero. Ĝi estas la linio de

vivo-(produkto[povo-rilato]-laboro[tempo-utileco]-valoro[interŝanĝo-uzo])-(mono-kapitalo).

Same Lacano pensas sur la linio

Reel-Symbolique-Imaginaire.