Vindoza E-klavaro
Instalado
Deŝutu la jenan kompaktigitan zip-dosieron (ekzemple per klaki per dekstra musbutono sur la antaŭan ligilon kaj elekti la menueron Surdiskigi la celon kiel). Poste malkompaktigu (malpaku) ĝin (ekzemple per la programo WinZip): rezultiĝos la dosierujo EO-qwyx. Eniru ĝin, kaj lanĉu (ekz. per duklako) la dosieron EO-qwyx.msi, kiun vi trovos ene: la klavar-aranĝo instaliĝos en vian sistemon.Poste klaku per dekstra musbutono sur la Lingvilaron (Language Bar) kaj elektu Agordigojn (Settings) (se vi ne povas trovi Lingvilaron, iru al Stirpanelo (Control Panel), tie elektu Regionajn kaj lingvajn opciojn (Regional and Language Options), poste Lingvojn kaj Detalojn. Tiam aperas la fenestro Tekstaj servoj kaj enigaj lingvoj (Text Services and Input Languages).
Tie klaku sur Aldoni (Add): en la aperiĝinta dialogfenestro en la falmenuo Enig-lingvo (Input Language) elektu ajnan lingvon, sub kiu poste la Esperanta klavaro aperos (povas esti aŭ lingvo, kiun vi jam uzas — tiukaze aperos pluraj klavar-aranĝoj nomitaj laŭ la sama lingvo, aŭ lingvo kiun vi neniam uzas; dependas de viaj preferoj; bedaŭrinde, normalkaze Esperanto ne elekteblas). En la dua falmenuo, nomata Klavar-aranĝo/Enig-metodo (Keyboard layout/IME), elektu la nov-aperintan (ĵus instalitan) Esperanto - xĉ qŝ wŭ yĝ altGr-jĵ altGr-hĥ, kaj konfirmu per OK.
(Eventuale vi ankaŭ povas sube klaki al Preferaĵoj:Lingvilaro (Preferences:Language Bar) kaj klak-jesigi tie ĉu-kampetojn „Montri la lingvilaron en la labor-ebeno“ ktp., kaj eventuale ankaŭ al la apuda Preferaĵoj:Klavar-agordoj (Preferences:Key Settings) kaj agordigi tie klav-kombinojn, por faciligi al vi postan transŝaltadon inter la unuopaj klavaroj, kiun vi verŝajne oftete bezonos. Al la eventuala demando, ĉu efektivigi la ŝanĝojn nun, respondu Jes.)
Ne forgesu poste efektivigi la ŝanĝojn per la butonoj Efektivigu/Uzu (Apply) kaj poste OK sube dekstre de la fenestro Tekstaj servoj kaj enigaj lingvoj (Text Services and Input Languages).
Nun vi devus esti kapabla uzi la Esperantan klavaron en via sistemo.
Klavar-aranĝo
La elektita metodo estas unu litero—unu klavofrapo (almenaŭ ĉe la pli oftaj literoj). Ni do penis anstataŭigi la ne-Esperantajn latinajn literojn sur la klavaro per la Esperantaj. Ni sekvis la standardon kiu estas en la enig-programo Ek! nomata laŭ Sergio Pokrovskij. Al ni tamen ŝajnis ne konvene anstataŭigi ortajn krampojn, tial ni la malplej oftajn literojn ĥ kaj ĵ enmetigas per la klavo AltGr (=dekstra Alt). Ĝi devus ĝuste funkcii en la sistemoj Windows 2000; Windows Server 2003; Windows XP — sed verŝajne ne funkcios en Windows NT 4.0, Windows 95, Windows 98, aŭ Windows Me. Ĝi bone kunlaboras kun normalaj vindozaj programoj kiel Notepad, MS Word, ktp., ankaŭ jes kun la babilprogramo Gaim; tamen ĝi bedaŭrinde, pro nekonataj kialoj, ne bone kunlaboras kun putty.
La literojn x, y, w kaj q vi povas skribi per premi la klavon AltGr frapante la koncernan liter-klavon. q —> ŝ w —> ŭ y —> ĝ x —> ĉ AltGr + j —> ĵ AltGr + h —> ĥ Kongrueco
Tiu ĉi klavar-difino estas farita pere de la programo Microsoft Keyboard Layout Creator. Uzul-subteno
Se vi havas iajn ajn problemojn kun instalado de tiu ĉi klavaro aŭ ajnajn komentojn pri ties uzado, bonvolu retpoŝte skribi al <marteno(ĉe)ikso.net> kaj bonvolu mencii la tekston „Vindoza E-klavaro“ en la tem-linio. (En la retpoŝtadreso metu la signon „@“ anstataŭ „(ĉe)“.)



댓글을 달아 주세요
정보를 위한 감사합니다.
걸출한 디자인! 좋은 디자인.
정말 같지 않는 블로그!
정말 같지 않는 블로그!
관심을 끌. 너가 좋을 동일할 지점을.
좋은 너를 위치! 감사하십시요.
좋은 영역! 걸출한 영역!
위치에 그것을 중대한 일은 좋아했다!
나는 합의한다 너에 이다. 그것은 이렇게 이다.
좋은 너를 위치! 감사하십시요.
우수한과 아주 도움이 되는!